Esperanto / NASK en NPR

Tim Westover's picture

La 21-an de julio aperos raporto en la NPR programo "Weekend America" pri NASK (Norda Amerika Somera Kursaro de Esperanto), kiu okazas nun en San Diego. Krissy Clark, raportistino de "Weekend America," venis al NASK pasintvendredon kaj pasigis du tagojn kun ni. Ŝi vizitis la klasojn, intervjuis studentojn kaj instruistojn, festis kun ni, kaj ekskursis kun ni al la San Diego Bestoĝardeno. Dum la du tagoj ŝi preskaŭ ĉion surbendigis kaj kaptis multon de la gaja etoso de NASK.

Morgaŭ la programo aperos kiel parto de la ĉiusemajna radioelsendaĵo, kiu estas aŭdigita tra la tuta lando, en pli ol 150 stacioj. La raporto ankaŭ estos legebla / ajnmomente aŭskutebla en la retejo de "Weekend America" ĉe http://weekendamerica.publicradio.org/programs/2007/07/21/a_weekend_of_esperan.html (la paĝo espereble ĝisdatiĝos / ampleksiĝos post la unua elsendado de la raporto morgaŭ posttagmeze).

Bonvolu aŭskulti "Weekend America" per la radio aŭ Interreto!

---

On the 21st of July a report about Esperanto and NASK (happening right now in San Diego) will air as past of "Weekend America," a two-hour weekly program heard on over 150 radio stations across the country. Krissy Clark, a reporter for Weekend America, came to NASK last week and spent two days with us. She visited the classes, interviewed students and teachers, and took a trip with us to the San Diego Zoo. During the two days, she taped almost everything and captured much of the joyful spirit of NASK.

Tomorrow the program will be part of the weekly broadcast. The report can be read and heard at http://weekendamerica.publicradio.org/programs/2007/07/21/a_weekend_of_esperan.html (hopefully this page will be updated after the story airs tomorrow).

Listen to "Weekend America" tomorrow -- on the radio or on the Internet!

Thank God it's Friday

"Dank' al Dio, (pro ke) semajnfinas."

Ne ŝajnas tro malfacila. Sed estas pli facila, kiam vi ne estas la respondulo;)

Certe, la "TGIF" parto pli interesigis la raporton.

Sed, estis bona ke ili disdonis amuzan raporton pri esperanto. Ŝajnas ke ŝi ne vidas la meriton de nia kora lingvo, kaj tio estas lamentinda, sed mi ankaŭ memoras, ke mi ankaŭ ne ŝatis esperanton kiam mi unue vidis ĝin. Nun, mi apenaŭ povas imagi la vivon sen esperanto. Eble ŝi ĉirkaŭrevenas.

Retposxtu min je Key ID: 54D1D809

Nun haveblas

La sondosieroj nun haveblas. Jen la programero pri NASK (en RealAudio) kaj jen la tuta dua horo de la programo (el kio oni dediĉis 10 minutojn al NASK) en elŝutebla MP3-dosiero.

Ni fotis s-inon Clark dum kelkaj intervjuoj. Mi provos enmeti kelkajn tiajn fotojn sube...

---

The sound files are now available. Here's the segment about NASK (in RealAudio) and here's the entire second hour of the program (of which they devoted 10 minutes to NASK) in a downloadable MP3-file.

We photographed Ms. Clark during several interviews. I'll try to include several of these below...

Heath intervjuiĝas kun raportistino de NPR Raportistino de NPR intervjuas studentojn Hide kaj Koto Raportistino de NPR intervjuas Paŭlon

Haveblas ankaŭ kelkaj kromaj sondosieroj (ne el la programo mem) pri nia kara NASKa poeto, Aĉjo. Jen Paŭlo deklamas unu el liaj poemoj kaj jen la anglalingva klarigo (kaj laŭdo!).

---
There are also several extra sound files (not included in the program) about our dear poet, Aĉjo. Here Paul declaims one of Aĉjo's poems and here's the English-language explanation (and praise!).