Paska di-servo sur kamiono!

AMIKEMA's picture

Saluton!
Mia edzo, Gary kaj mi vizitis Thermal-Kalifornio-n dimanĉe.
Mi vestis min Michoakan-stile, kun mia tradicia "rebozo" (ŝalo) kaj ni ŝoforis dum du horoj kaj duono por ĉeesti ĉi tiun specialan di-servon.
La belaj sonoj de la indiĝena lingvo Purépecha de la Meksika ŝtato Michoakano, (kie mi naskiĝis, estis aŭdataj ĉie. Mi esperas ke oni decidu fari tian eventon ĉiujare! =)
Bel-vestitaj "Uarhis" (Purépecha virinoj) dancis sur la polvo-kovritaj stratoj antaŭ kaj post la di-servo.
Estis multe da "Viejitos" (Maljun-aspektaj dancistoj) de ĉiuj aĝoj kaj grandecoj.
Episkopo Gerald R. Barnes prelegis sur kamiono al centoj da malriĉaj Michoakan-devenaj bien-laboristoj kiuj loĝas en ege malbonaj kondiĉoj ĉe Duroville Trailer Park.
Ĉi tiu evento memorigis min pri la filmo ”The Invisible Chapel” (La Nevidebla Preghejo) kaj pruvas ke oni ne bezonas konstruaĵo por havi preĝejon (aŭ lernejon).
Parenteze, verŝajne la posedanto de tiu loko devas plibonigi la viv-kondiĉojn, se ne, la registraro fermos ĝin kaj miloj da loĝantoj estos sen-domaj. Ultimatum
Vidu Fotojn
Artikolo, en la angla, antaŭ la diservo:
Bishop to hold Easter Mass at Duroville on Sunday
Artikolo, en la angla, post la diservo:
Pli pri Episkopo Barnes
Gis la Venonta!
Martha Cárdenas Loutzenhiser, M.Ed.

Bele

Dankon pro la interesa rakonto pri via kultura sperto. Estas tiaj aferoj kiuj ligas nin trans baroj de lingvo kaj socio.

--
Steven BREWER