TKEK 2008

Mi kaj Vido tre ĝuis TKEK 2008, kaj ni dankas al Vilĉjo, Henri, kaj Julie aparte pro ilia laboro.

La etoso estis bonega. Mi ĝuis la prezentadojn, kaj mi tre ŝatis la prezentadon de Henri pri la rikoltado de sekvinberoj.

Mi esperas ke mi povas helpi pli dum la sekvanta TKEK.

[kio estas la eta cirklo je la "topic" line, kaj kio estas "http error..." - mi neniam vidis tiun mesaĝon antaŭe kiam mi blogis ĉi tie]

respondi al demandoj

Por respondi al viaj demandoj: la plenumilo kun la cirklo estas loko kie vi povas meti "etikedojn" -- mallongajn terminojn kiuj helpas al oni klasifki tion, kion vi verkis. La cirklo signifas ke la sistemo serĉos kiam vi enmetos ion kaj montros al vi elbajn terminojn kiuj similas tion, kion vi jam entajpis.

Mi ne scias precize la kuntekston de via demando pri "http error" -- verŝajne tio okazas mallofte kiam la firmao kiu provizas al ni la retservon fuŝas ion. La retservan firmaon estas fuŝema.
--
Steven BREWER