Alia Sukcesa TKEK!

AMIKEMA's picture

Estas kun granda ĝojo ke mi raportas pri la pasinta TKEK, kiu, laŭ mi, estis inform-plena kaj ege sukcesa!

Ni komencis per omaĝo al Don Harlow, estrata de Vilĉjo Harmon. Ĉi tiu programero estis unu el la ĉefaj kialoj mi partoprenis la kongreson! Don estis bonega amiko mia dum la mallonga tempo dum kiu mi konis lin. Anjo Harlow estis mia samĉambranino kaj ni parolis longe ĝis la mezo de la nokto pri Don kaj pri nia kara denasklando, Meksiko.

Poste, dank' al Andrea Montecue, ni lernis pri Dua Vivo kie oni povas havi Esperantajn aventurojn en virtuala spaco!

Ni ankau multe lernis pri Jose Marti, unu el la Kubaj Naciaj Herooj. Prelegis mia kara amiko, S-ro Raola.

Sekve, Julie Spickler prelegis pri la deveno de urbonomoj en Kalifornio, nomoj kiel Salsipuedes (Foriru, se vi povas) kaj multaj kiuj estis misliterumita ekde la komenco, ekzemple, La Jolla (La Joya), Via de la Valle (Via del Valle), kaj multaj aliaj!

Ed Williger (Trio) prelegis pri la plej ĝustaj manieroj por laŭtlegi ttt-lokojn (URL-ojn) en Esperanto. Tre utila informo!

Ni lernis el inĝeniero Georgo Bakisto (Baker) pri la nova ponto trans la Golfo de Oklando. Kia mirinda projekto!

S-ro Aleksandro (Saŝa) Shlafer estris nian lingvan forumon kaj ni parolis pri nia plej ŝatata temo, Esperanto! =)

La prelego de Henry Studer, unu el la organizantoj, pri kelkaj metodoj por rikolti vinberojn kaj sekvinberoj, estis bonega. La fotoj de la rikoltistoj estis pens-provokantaj.

Stechjo Schwichow instruis nin kiel mediti Budhisme kaj tiel resti pli sana en ĉi tiu frenezaj tempoj.

Lusi Harmon invitis nin vojaĝi Esperante. Ŝi montris al ni multe da fotoj pri siaj vojaĝoj tra la mondo.

Fine, la grupo dividiĝis kaj unu grupo, gvidata de Gregory Tseytin vizitis la Teknologian Muzeon.

Mi kaj aliaj vizitis Stanford-Universitaton, kie Julie Spickler diplomiĝis.

Kompreneble ni ankau havis niajn tradiciajn bankedon, aŭkcion, libroservon, eĉ kantis kaj ludis kelkajn ludojn!

Dankon al ĉiuj la organizantoj!
Mar =)

Bele!

Domaĝe ke Kalifornujo tiom malproksimas. Memevidentas ke TKEK estas unu el la elstaraj Esperanto-eventoj en usono. Eble iam mi povos vojaĝi tien por partopreni. Mi ĝojas vidi la nomojn de miaj konatoj tie.

--
Steven BREWER

pri TKEK

Bonega raporto, Mar! Ne nur kio okazis, sed kion vi shatis donas bonan ideon pri kiel estis la afero. Shajnas al mi ke multaj homoj multe laboris por la kongreso. Gratulojn al chiuj.

Lee Miller