Esperanto ĉe UMass? Eble...

limako's picture

Antaŭ kelkaj jaroj, oni starigis lingvan programon ĉi tie por ebligi ke oni studi maloftajn lingvojn. Ĝi estas parto de la "Kvin Kolegioj" (Amherst, Smith, Hampshire, Mt Holyoke, kaj UMass) kaj studentoj lernas plejparte sendepende kaj povas esplori diversajn maloftajn lingvojn kiel Zulu, Yoruba, Ukraina, kaj multe da aliaj. Mi dum kelkaj jaroj havis la ideon peti ke ili ofertu al studentoj la eblecon studi Esperanton. Mi prokrastis kunparoli ilin ĉar mi volis ke estus sufiĉa granda loka komunumo por montri ke ni povus subteni lernantoj kun diskut-eblecoj, ktp. Ĉijare, oni skribis du ĵurnalajn artikolojn pri nia grupo, do mi supozas ke estas la ĝusta momento. Mi epoŝtis la direktorinon, kiu respondis afable, mi hodiaŭ iris por alparoli ŝin pri la ideo.

La rezulto de mia diskuto kun la direktorino estis sufiĉe kuraĝiga. La programo bezonas la subtenon (aŭ almenaŭ la ne-kontraŭon) de ĉiuj el la kvin kolegioj, do tio verŝajne estos la plej grava obstaklo. Sed ŝin vere interesis la ideo kaj ŝi klare volis antaŭenigi la aferon.

Ŝi unue (venontasemajne) parolos kun la estrino de Kvin Kolegioj kaj, se ŝi subtenas, oni parolos kun la dekanoj de la kolegiaj lingvo-programoj, sed verŝajne ne ĝis la aŭtuno. (Nenio okazos en akademio dum somero.) Se la dekanoj finfine konsentos, ni bezonos kelkajn aferojn: ni bezonos iun, kiu povas estis "la profesoro". Estas dubinde ke oni akceptus min, pro tio ke mia fako estas scienca edukado. Post tiam, ni bezonos monon sufiĉe por aĉeti librojn, DVDojn, ktp -- ŝi rimarkis ke la kosto starigi novan lingvon estus proksimume $10,000 sed la aprobon estos pli malfacila ol trovi la monon (laŭ ŝi).

Ŝi ankaŭ klarigis ke Esperanto ne tute kongruas al la kutimoj de la programo. La programo kutime celas internacian studadon de studentoj: oni antaŭsupozas ke, post studi, oni vojaĝos eksterlande por daŭre studi per la lingvo kiun ili lernis. Ankaŭ, la kutimo estas ke studentoj studu la kulturon (t.e. politikon, historion, ktp) per apartaj kursoj samtempe ĉe la universitato, sed por Esperanto tiaj kursoj ne ekzistas (almenaŭ ĉe la kvin kolegioj). Iajn solvojn mi pripensis: eble la programo celu ke studentoj vojaĝu al gravaj internaciaj konferencoj (ekz. UK aŭ IJK). Eble oni studu la politikon aŭ historion de ajna lando kie estos UK aŭ IJK kiun oni intencas partopreni. Tio estas almenaŭ unu respondo al la demando.

Mi kunportis kelkajn aferojn por montri al ŝi: NPIV, Benson vortaron, kaj kelkajn paĝojn kun resumoj de diversaj rimedoj por sendepende studi E-on (Lernu, Pasporto, PMEG, kaj nia loka grupo). Kiam mi komencis meti aferojn en la sakon, mi notis ke ankoraŭ estis Literatura Foiro kiun mi enĵetis antaŭ unudu semajnoj sed ankoraŭ ne trovis la okazon legi, do mi montris al ŝi ankaŭ tion. Ŝi komencis trafoliumi ĝin kaj trovis artikolon pri la poezio de Petrarca kaj tre ekscitiĝis. "Li estas mia studobjekto! Tion mi devas legi! Ĉu tiu ĉi povas resti kun mi?" Estis nura hazardo, sed sufiĉe bonŝanca. Mi lasis ĝin kun ŝi, do ne legos tiun kajeron ĝis nur ĉielo scias.