Juĝante libron laŭ kovrilo

Tim Westover's picture

Mi faris afiŝon antaŭ kelkaj tagoj pri librokovriloj. La sekvanta diskuto estis interesa, kaj plaĉos al mi daŭrigi la diskuton ĉe
http://kovriloj.blogspot.com/.

Mi elektis fari blogon ĉe blogspot anstataŭ ĉi tie por ne superŝarĝi la Esperanto-USA retejon per tro da afiŝoj. Ĉe blogspot estas ankaŭ pli facile afiŝi bildojn.

Se vi havas intereson pri Esperanto-libroj, bonvolu viziti http://kovriloj.blogspot.com/!

Pri libro-blogado

Unu problemo estas ke diversaj temoj che Esperanto-USA emas malaperi post iom da tempo . . . kiam la temo ne plu videblas en la listo maldekstre, mi forgesas pri ghi. Unu avantagho de aparta blogo estas la ebleco gardi la temon viva dum pli longa tempo.

Krom tio, chu ne estas utile aperigi Esperanton en diversaj lokoj kaj forumoj?

Mi dirus cetere ke la ebleco plibeligi la blogon estas tre grava . . . koloroj, fotoj, dezajneroj, tapetoj, kc multe utilas al intereso kaj allogo. Aparte por blogo kiu rilatas rekte al arto.

Lee

Tro da afiŝoj?

Mi dubas ke eblas havi "tro da afiŝoj" ĉe la retpaĝaro de Esperanto-USA. Des pli da diskutado ĉi tie, ju pli da intereso al Google kaj ties amikoj, sed vi nepre jam scias tion.

Kiam ni unue starigis la retpaĝaron, ni vere havis tre malmulte da loko ĉe la servilo kaj tial proponis ke oni ne enŝutu bildojn ĉi tie. Tio ne plu estas problemo ĉar oni nun aĉetas pli da loko. Eblas aldoni la softvaron kiu ebligas la enŝutadon kaj montradon de bildoj, se oni volas fari tion. Mi esploros tion, se estas intereso.

--
Steven BREWER

Jen intereso

Kiam mi verkis mian afiŝon pri spesmiloj, mi serĉis metodon por enmeti la bildon de la spesmilo-signo--kaj ne trovis ĝin. Finfine, mi metis la bildon sur mian retlokon. Sed tiu estas tro facile rompebla--mi iam forgesos kiel mi uzas la bildon, kaj forviŝos ĝin el la retloko--kaj tio rompos mian afiŝon je E-USA.