"Say something in Esperanto."

rdmiller3's picture

Neeviteblas kiam vi prezentas esperanton. Se oni interesigxas si petos ke vi prononcu ion. Preskaux cxiam, vi devas elekti vian propran materialon. Do, estu preta!

Mi sugestas kantojn. Oni povas memori kantovortojn pli facile ol prozo. Mi plue sugestas kantojn de "Persone" cxar la gramatiko belas same kiel la poezio. :-) Mia nuna plej favorata kanto estas "Mi cxiam kredis":

Mi cxiam kredis ke la koro
Rakontas pri la ver'
Kaj ke mi devus sekvi gxin

Kompreneble oni ankaux devas havi belan anglan tradukon por la sekvanta demando, "Do, kion vi diris?"

aux oni povas montri ordinaran paroladon

Mi kutime faras tute ordinaran paroladon, ekz "Kompreneble mi povas diri ion en Esperanto; kion vi sxatus auxdi? Pri kio mi parolu?" kaj eble priskribas nian situacion ("Nu, ni estas en la buso survoje al restoracio antaux ol ni spektos filmon en kinejo.")

Eble tio estas simpla pigra manko de imago, aux eble gxi estas bonega maniero por ilustri ke la lingvo uzeblas ne nur por poezio kaj kantoj, sed naturaj cxiutagaj aferoj. :) Sed suficxe ofte tia ordinara parolado pri la aktuala situacio iom kompreneblas al la neesperantisto, kaj tio pensigas ilin "Ho, Esperanto versxajne ne estas tiom malfacila, se mi efektive iom komprenas kion li diris!" Tiu rezulto malpli probablas se oni kantas ion kiu ne evidente rilatas al la situacio.

Parenteze pri "si petos": "si" neniam estu la subjekto de frazo. Mi versxajne revortumus tion kiel "Se iuj interesigxas, ili petas..."

Dankon

Dankon. Jes, mi dubis mian gramatikon tie.

Poemet(acx)oj

Provizore mi uzas tradukitajn strofojn el simpla anglalingva poemeto, kiun la demandanto versxajne jam konas. Tiel mi celas montri la flekseblecon pri kiu aliaj skribis, kaj ne senkuragxigi la demandanton per malfacila temo. Eble mi fusxas, sed tio estas la ideo. ;-)

Placxas al mi la jena el la lernolibro “Step by Step” de Butler:

Mario havis sxafideton,
  Gxi portis blankan lanon;
Kaj kien ajn Mario iris,
  Gxi sekvis sxian manon.

Gxi iris kun sxi al lernejo,
  Sed kontraux la regulo;
Kaj la infanoj multe ridis
  Pro vido de l'novulo.

La instruisto gxin forsendis,
  Sed cxe la pordo gxi
Kun pacienco atendadis
  La venon de Mari'.

Felicxe tiam kuris gxi,
  Por meti sian kapon
Sur sxian brakon; kaj de sxi
  Neniam timis frapon.

“Pro kio, do, gxi amas sxin?”
  La infanaro miris—
“Nu! cxar Mario amas gxin”
  La instruisto diris.

Eble tro infaneca, sed multaj konas almenaux la plej unuan parton. Kaj oni povas sxangxi la nomon “Mario” al “Maria” por eviti demandon pri viraj kaj inaj nomoj.

Mia dirajxo

Mi cxiam diras "Esperanto estas la plej bela lingvo en la tuta mondo..."

--
Steven BREWER

Ordinare

La temo Esperanto ordinare leviĝas nur post oni aŭdas min uzi la lingvon... ĉefe kun mia filino, kiu estas denaskulino. (Oni ofte rimarkas, 'ho bone ke vi instruas hispanan lingvon al via filino')

En aliaj kazoj, ankaŭ mi kantas, sed mia kanto estas "Jen Nia Mondo." En iuj kazoj, mi kantos el hiphopa kanto de Dolcxamar, "Ĉu Vi Pretas?"