Mi prezentos Esperanton al junulara klubo

rdmiller3's picture

Mi volontis prezenti esperanton al la loka junulara klubo, "4-H" je la venonta mardo. :-)

Cxi tiu prezento estas por la "Internacia Projekto", subgrupo de "4-H" por esplorado de alinaciaj kulturoj. Mi sugestis prezentajxon pri esperanto kaj la partoprenantoj esprimis intereson.

Mi intencas ekspliki kio estas esperanto kaj kio estas gxia celo, gvidi ilin en la unua leciono de la F.E.C., kaj mencii kelkaj aferoj pri kiel mi uzas esperanton cxiutage.

Mi donos al ili paperan kopion de la unua leciono kaj Kompakt-Diskon. Tiu KD-o funkcios dumaniere, kiel auxdebla disko kaj kiel komputila disko. Cxu iu havas sugestojn pri la enhavo de tiu disko? Kia auxdebla materialo plej bone varbadus? Kiaj komputilaj dosieroj?

Kompreneble, la disko iniciatos kun pagxo liganta al ELNA. :-)