Skip to main content

Ĝeraldino Vrajto's blog

Novaĵoj en la Dua Vivo

Ĝeraldino Vrajto's picture

Dum multe da tempo mi ne blogis, sed nun mi volas sciigi vin pri kion mi esperante faris en la virtuala mondo, Dua Vivo.

Mi aĉetis virtualan landon kaj provas starigi esperantan vilaĝon, kiu havas bazaron, apartamentojn kaj arbareton. Jen sube la mapon de la vilaĝo.

Nuntempe mi priskribos la Bazaron, kaj poste ankaŭ la Apartamentojn kaj la Arbareton. Bildo de la Bazaro troviĝas sube.

by Ĝeraldino Vrajto

Dato kaj loko de ARE

Ĝeraldino Vrajto's picture

Ĉu iu ajn scias la daton kaj lokon de ARE?

Ĝernjo
gw_grin ĉe yahoo punkto com

by Ĝeraldino Vrajto

Bela Bildo de la Dua Vivo

Ĝeraldino Vrajto's picture

Iru Esperanto-Landen por vidi nian oficejon!

Ĝeraldino Vrajto
gw_grin ĉe yahoo punkto com

by Ĝeraldino Vrajto

Centra Oficejo virtuala en Dua Vivo

Ĝeraldino Vrajto's picture

Ĉiuj kiuj partoprenas la Duan Vivon nun povas viziti la "Centra Oficejo" tie. Venu kaj rigardu! Nuntempe ĝi havas ligilon al la Esperanto-USA retpaĝo, ligilon al la Retbutiko, mallongan informkarton pri Esperanto, kaj sofojn kaj seĝojn por sidi kaj babili. Ĉu devas esti pli da aĵoj? Min informu kaj mi provas enmeti ilin.

Mia dua persono en Dua Vivo nomiĝas Bonulino Kanto, do diru "Saluton" al mi kiam vi estas tie.

Ĝeraldino Vrajto (Ĝerjno)
gw_grin ĉe yahoo punkto com

by Ĝeraldino Vrajto

Mia propono pri Dua Vivo

Ĝeraldino Vrajto's picture

Mi proponas ke la anoj de E-USA kiuj ankaŭ vizitas Duan Vivon establu E-USA-an Centran Oficejon virtualan tie. Oni povas lupreni ĉambron en la parcelo Esperanto-Lando, kaj ni povas enmeti informon pri E-USA, ligilon al la Retbutiko, formularo por membriĝi, ktp. Mi povas aĉeti membrecon pagan en Dua Vivo por lupreni la ĉambron. Se unu aŭ du aliaj povas aĉeti pag-membrecon, ni povas lukse mebli la ĉambron. Kiun vi pensas?

Ĝeraldino Vrajto (Ĝernjo)
gw_grin ĉe yahoo punkto com

by Ĝeraldino Vrajto

Nekonataj vortoj

Ĝeraldino Vrajto's picture

Legante la nunan bultenon ELNA-n, mi trovis du vorton kiujn mi ne komprenas. La du vortoj estas: aferkunsido kaj hurŝiko. Kion signifas ĉi tiuj vortoj?

Amike
Ĝeraldino VRAJTO (Ĝernjo)
gw_grin ĉe yahoo punkto com

by Ĝeraldino Vrajto

Kafkuniĝo ĉe Capital Hill (Monteto Ĉefurba)

Ĝeraldino Vrajto's picture

Dimanĉe, la 26-a de aŭgusto, Esperantistoj el the areo metropola de Vaŝingtono, Distrikto de Kolumbio, kuniĝis ĉe Cosi, kafejo sur Capital Hill (Monteto Ĉefurba), por babili kaj trinki kafon. Temoj diskutitaj inkludis la Landan Kongreson de ELNA en Tihuana, la lingvon Gealan kaj la vidon en Japanio. La sekva kafkuniĝo okazos la 30-a de septembro. Ankaŭ ni planas marŝadon laŭ la C&O kanalo proksime al Great Falls (Akvofaloj Grandaj), eble la 23-a de septembro. Krome ni volas komenci grupon por diskuti librojn.

by Ĝeraldino Vrajto

Vidu mian artikolon!

Ĝeraldino Vrajto's picture

Nuntempe mi redaktadas la artikolon pri bekflutoj ĉe Vikipedio. Ĝi ankoraŭ ne finiĝas, sed mi tre fieras pri ĝi. Bonvolo vidu ĝin! Ĝi troviĝas ĉe:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Bekfluto

Ĝeraldino VRAJTO (Ĝernjo)
gw_grin ĉe yahoo punkto com

by Ĝeraldino Vrajto

Traduko Sxekspira kaj Miltona

Ĝeraldino Vrajto's picture

Ĉu ekzistas tradukoj de la teatraĵo Ŝekspira "Hamlet" kaj de la verkaĵo Miltona "Paradise Lost"? Mi bezonas referencojn, kaj mi deziras eklerni kiel tradukiĝas la frazoj "Ah, ha! Come, some music! Come, the recorders!" el Hamlet kaj "Anon they move/ in perfect phalanx to the Dorian mood/ flutes and soft recorders" el Paradise Lost. Dankon pro via helpo.

Ĝeraldino VRAJTO (Ĝernjo)
gw_grin ĉe yahoo punkto com

by Ĝeraldino Vrajto

Vikipedio

Ĝeraldino Vrajto's picture

Mi redaktadas la artikolon pri bekfluto ĉe Vikipedio per traduko de la artikolo angla. Se iu volas min helpi, mi estus tre dankema.

Amike
Ĝeraldino VRAJTO (Ĝernjo)
gw_grin ĉe yahoo punkto com

by Ĝeraldino Vrajto

Poll

La plej nemalhavinda vortaro estas:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes