Unu tago sur la Usona hospitalŝipo "Kompato"

AMIKEMA's picture

Jen mirinda mesaĝo ricevita el unu el miaj geamikoj kiu laboras che la USNS Mercy (Usona hospitalŝipo "Kompato"). Mia amiko nun partoprenas homaman mision en la Pacifika Oceano, farante tion kion la Usona Mararmeo faras plej bone.
Respektplene,
Gary "LOU" Loutzenhiser - (Tradukita de Mar Loutzenhiser amikema@aol.com )

(Oriĝinala mesagho estis sendita sabate, la 7a de junio.)

Mia Tago Sur la Shipo USNS MERCY

Karaj Geamikoj kaj Familianoj,

Lasu min preni momenton el via tempo por sciigi vin pri mia tago. Antaŭ kelkaj minutoj, kunlaboranto mia demandis min se ni ricevos medalojn au premiojn pro ĉi tiu misio, tiel kiel la Medalo pro Homama Servo. Mi respondis ke ni ne rajtas ricevi tiun medalon, sed alian aŭ eble gratul-leteron. Mi diris al li ke ni jam ricevis ion eĉ pli valora ol iu ajn medalo oni povus doni al ni. Mi daŭrigis dirante ke frumatene mi iris al la ĉambro de Fizika Terapio por kontroli mian kolon ĉar mi falis hieraŭ (mi sentas pli bone nun, dankon pro demandi). =)

Kiam mi estis tie mi vidis 15 jaraĝan Filipinan knabon nomatan Romeo. Mi pensis ke li estis pli juna ol tio char li estas iom malgranda por tiu aĝo. Mi unue vidis je Romeo hieraŭ kiam oni veturigis lin enen per rulseĝo.

Romeo ŝatis la rulseĝon multe ĉar hieraŭ estis la unua fojo en multaj jaroj ke li povis movi sin ĉirkaŭe sendepende de aliaj homoj.

Kiam li estis naŭ-jaraĝa, li estis vundita per bombo kiam lia vilaĝo estis atakata de du malamikaj grupoj.

Liaj kruroj estis tiom malbone bruligitaj ke cikatroj ne lasis lin malbukli lian kruron. Liaj kruroj estis tiel terure atrofiigitaj ke ili estis pli maldikaj ol miaj brakoj.

Dum la lastaj ses jaroj li estis nepromenanta kaj lia patro devis kunporti lin ĉie. Kiam li ne estis kunportata, li devis kraŭli per siaj manoj. Li estis tute dependa de siaj familianoj kiuj prizorgis lin.

Kiam Romeo kreskis, li iĝis tro peza por lia patro. Lia patro estas malpli granda ol mi kaj mi ne povas imagi kunportante lin tut-tage. Kiam la familio aŭdis ke nia hospitala ŝipo, la USNS MERCY, planis veni al Mindanao, ili demandis nin se ni povis helpi. Li estis akceptata kaj nia kuracist-teamo decidis fortondi la cikatrojn kiu malmovigis la kruron de Romeo kiel piedpalmo de anaso kaj anstataŭgi ilin per haŭto tondita el lia dorso.

Lia patro demandis al unu el la kirurgiistoj, Commander Todd, se la knabo iam povos rajdi biciklojn denove. D-ro Todd respondis ke ekzistis eta shanco por fari tion kaj ke eĉ eble li povos stari senhelpe kaj marŝi, sed nur kelkaj paŝoj.

Hodiaŭ post lia kirurgio, mi vidis lin promenante per ligna helpiloj unuafoje ekde la bomb-explodo. Sekve li surgrimpis ekzerca-biciklon kaj pedalis kvazaŭ kiel li konkuris en la Tour de France! Lia patro kaj fratino rigardis lin tute ŝokitaj kun larmoj falantaj sur iliaj vangoj

Jen knabo kiu nun havas okazon fari aferojn senhelpe, vizitadi lernejon, labori, ludi kun geamikoj, kreski kaj havi familion.

Lia patro premis niajn manojn kaj brakumis nin ĉiuj, poste, li rigardis miajn okulojn kaj diris: "Salamat Po!" (Koran dankon!).

Mi volonte interŝanĝus medalojn por tiuj du vortoj.

Do, jen mia tago, kaj vi, kiel fartas vi?
Sincere,
Shawn Cohen, CPO, USN

“La Usona Mararmeo ekzistas por helpi aliajn homojn.”
Mi sentas min vere benata por esti parto de chi tiu misio. - Senior Chief Caloy Yabes

“Chiu maristo estu homamanto.” – Commodore Kearns Cotabato, Filipinaj Insuloj