Novajxo pri Ekoci

pbrewer's picture

Okazis hodiaŭ regula ĵaŭda renkontiĝo de nia loka grupo Ekoci--Esperanto-Klubo de Orient-Centra Ilinojo.

  • Ni nun havas domajnan nomon por la grupo: ekoci.org.
  • Ĉi-semajne, mi estis la sola esperantisto ĉe la renkontiĝo, sed ni havis gaston! Vera Reiss venis por ĉeesti francalingvan grupon (kiu hazarde renkontiĝas samtempe kiel Ekoci). Sed, ĉi-semajne estis neniu el la franclingva grupo. Ŝi vidis mian esperantan vortaron, kaj diris (anglalinve), "Esperanto! Mia patro iam instruis tiun lingvon." Ŝajne ŝia patro estis esperantisto en Nederlando antaŭ la dua mondmilito, sed estis mortigita de nazioj kiam ŝi estis tre juna. Ŝi kaj mi kunparolis dum dona horo.
  • Ni cerbumis pri informado de la loka grupo. Ideoj:
    • Afiŝoj en Espresso Royale (kie ni renkontiĝas), lokaj bibliotekoj, kaj diversaj afiŝejoj. (En la bibliotekoj, ankaŭ lasi libromarkojn kun retadreso.)
    • Anoncoj en la lokaj gazetoj The Hub.
    • Eble lokaj televido kaj radio faros senpagajn anoncojn pri lokaj grupoj.

Venonta renkontiĝo okazos je regula tempo kaj loko: ĵaŭdo la 6a de julio je 5:30 ptm superetaĝe ĉe Espresso Royale.

Preskaux same

Antaux kelkaj tagoj mi estis cxe la Harp, kie ni renkontigxas por Esperanto, kaj virino tie rimarkis pri tio kaj sciis kiel diri "kiel fartas" kaj volis paroli pri Pasporta Servo.

Mi legas la rimarkojn nun kiujn oni sendis al mi pri lokaj grupoj, kaj oni diris tie ke reklami en la senkostaj reklamgazetoj estas tre bona maniero por trovi novajn membrojn.

--
Steven BREWER