La DVD Electronic Esperanto

2006-12-13

Bob (je la Stanford-a grupo) pruntedonis al mi la novan DVD-n "Electronic Esperanto". Mi "Norton Antivirus-is" ĝin (dum ses horoj) kaj poste mi uzis ĝin. Ĝi estas tre uzebla, kaj mi vere ĝuas ĝin. Nun mi intencas aĉeti kelkajn kopiojn kaj doni ilin al miaj junaj parencoj. La DVD havas vortarojn, kursojn, fotojn, ludojn, kantojn, ktp, kaj ĉio estas bone farita, laŭ mi.

Tamen, al mi pli ŝatas libroj, ĉar mi povas esti kuŝanta en mia lito kiam mi legas ĝin, eĉ dum mi malsanas. Ankaŭ mi opinias, ke libroj kutime kuras malpli rapide ol mi, do, mi povos facile kapti ilin.