silver bay

Ĉe Arĝenta Golfo

limako's picture

Mi forlasis la laborejon je la meztago hodiaŭ por ekiri antaŭ ol la studentoj. Lucy kaj mi veturis al Saratoga Springs, haltis ĉe librovendejo, kaj poste manĝis ĉe la restoracio "Esperanto". Lastatempe, Google News mencias Esperanton ofte pro kelkaj artikoloj kiuj priskribas la restoracio (kaj tio ke ili pligrandigas la manĝejon). La manĝaĵo estis same bona kiel antaŭe. Post tiam ni veturis al Arĝenta Golfo. Kiam ni alvenis, ni havis belan hejman senton kaj preskaŭ tuj renkontis kelkajn aliajn s-anojn: Nijl, Melinda, kaj Karena. Ni kune babilis longe dum la vespermanĝo.

Syndicate content